| LA PROJEKTO (2006-2007) |
| La Pterodaktilo de la Ebeno de Agulló S.L. |
| CENTRO
DE AGADOJ |
| SITUO |
| ARANĜOJ |
| INFORMA KAJ TURISMA PUNKTO |
| LA KOMPLEKSO |



"La Pterodaktilo de la Ebeno de Agulló S.L."
estos centro por libertempa agado. Por servi kiel
eble plej bone siajn klientojn Ĝi inkluzivos trinkejan,
restoracian kaj loĝejan ekipaĵojn. La celo de la nuna projekto estos provizi
la klientojn per eksklusiva ĝuo de intima kontakto kun la naturo tra
agadoj
kiujn
ili tute ne povas efektivigi en la grandaj urboj.
SITUO - MONTSEC
D'ARES - PLA D'AGULLÓ

Montsec d'Ares estas montaro situita ĉe la
centra parto de
la monteg-masivo Montsec. Kun mediteranea klimato, ĝi situas duon-voje
inter la urboj Balaguer
kaj Tremp, kaj estas nur du horoj for de
Barcelono. Tio igas Montsec d'Ares bonegan
lokon sufiĉe fora por eskapi de la polucio
de la industriaj urboj, sed facile alirebla ejo por aranĝoj kiel
familiaj kaj amikaj
semajnfinaj kunvenoj, kaj ankaŭ kiel trejnada ejo por
firmaoj. Bieno nomita «Les Vinyes» (la vitejoj) de la Ebeno
de Agulló estis elektita kiel la bazo por la starigo de la instalaĵoj
de ĉi tiu projekto pro pluraj kialoj.
1. Sinergio kun la instalaĵo de «Mas Portal»?
Nia firmao estos apud la firmao Mas Portal,
kio ebligos kaj plibonigos
kunlaboron de la du firmaoj en kompletiga maniero. Mas Portal povus
provizi instalaĵojn kiel kampadejojn, tamen apartamentoj kaj
divers-cele utila ĉambro estos inkluzivitaj en
nia centro.
Tielaj aranĝoj certigas ke vizitantoj de iel ajn nivelo povos esti
komforte servitaj.
Ĉi tio ĝenerale ankaŭ pliigas la altiron de la ejo kaj tial
alportas
utilon al loka turismo.
2. Praktiko de flugado

La Valo de Àger estas unu
el la plej bonaj konataj
lokoj
en la mondo por libera flugo, kie ĉampionecoj
okazas ĉiun jaron. Ambaŭ lokaj kaj
internaciaj vizitantoj estas
allogitaj
al ĉi tiu ejo por praktiki
liberan
flugon, kaj la plejparto de vizitantoj estas efektive liber-flugaj
pilotoj. La alteriĝa
kampo por deltaplanoj
de Agulló, apud la tereno 'Les Vinyes' sin
vidis en danĝero pro la instalo de aera elektro-linio tra tiu parto de
la valo. Protektado de la speciala kaj avantaĝa
statuso de la areo spronis la firmaon El Pterodàctil del Pla
d'Agulló fari grandan
investon por subterigi la elektro-linion kiu aere
trairus la terenon 'Les Vinyes',
kun la sekva danĝero por la praktikantoj de libera flugo en la momento
de alteriĝo. ĉi tiu
investo garantias ke Ebeno de Agulló daŭros estante uzita kiel la
alteriĝa
kampo por deltaplanoj. Krome la novaj
instalaĵoj estos establitaj apud
la alteriĝa kampo de Agulló cele faciligi la praktikadon de libera
flugo, interalie menciita deltaplano, parapento aŭ paraglisado kaj malpeza
aviado. Niaj
instalaĵoj ankaŭ zorgos pri provizada servo sur la alteriĝa kampo.
3. Agado en kontakto kun naturo
La Valo de Àger kaj
Montsec estas ekologie kaj medie
riĉaj. Ĉi tio estas
montrita de la fakto, ke 60% de vegetaj specioj en la tuta Katalunio
kreskas en ĉi tiu areo. Sekve, la areo estas elektideala loko por vizitantoj ĝui
la belecon de naturo kaj integritaj mem en la naturo aliĝante
diversajn agadon, kiel arkpafadon, flugantan vulpon, artefaritmuran
grimpadon, usonan trakon, quadojn (kvarradaj motorcikloj),
kanuadon, provizitaj de nia centro kaj kunlabore
de Mas Portal. Aliflanke, la Valo de Àger
volas fariĝi loko de BTT Aktiva
Turismo. Tiame, biciklado ĉirkaŭ la
loko estos unu el la prezentitaj agadoj antaŭenigitaj en la reto de
oficejoj de Turismo de Katalunio.
4. Astronomio kursoj kaj sesioj
La Centro de Observado de la Universo
malfermiĝos en la proksima
estonteco
kaj estas situata tre proksime al la estonta konstruaĵo de Pterodàctil
del
Pla d'Agulló. Ĉi tiu centro estos bone ekipita kaj aktiva instituto por
organizi akademiajn kaj ne-akademiajn trejnadajn eventojn kaj
praktikajn
sesiojn por astronomia observado. ĉiaj instalaĵoj inkluzivas
planetarion. Sekve, nia firmao planas ankaŭ preni la plej bonan
avantaĝon organizi kaj provizi instalaĵojn por kompletiga astronomio
agado.
5. Restado de grupoj
La ideo evoluigi la projekton El Pterodàctil
en
multaktivadan centron
inkluzivas ankaŭ la
koncepton por provizado kaj akomodado de relative granda grupo ĝis 50
homoj.
La vizitantaj grupoj estos bonvenitaj aliĝi al la organizitaj aranĝoj
de nia
firmao laŭ enlistigite en
ĉi tiu dokumento kaj uzi la instalaĵojn de la ejo. Krom tio, ni
klopodos kiel eble plej bone servi niajn klientojn sur peto por aliaj
ne listigitaj aranĝoj pere de
subkontraktoj, se necese. Ni esperas ke nia entuziasma kaj fleksebla
labora sinteno kune kun la trankvilo kaj bela natura medio de la Ebeno
d'Agulló, la Valo de
Àger kaj la montaro Montsec provizos memorindan restadon al ĉiuj niaj
klientoj.
Disponeblaj agadoj kaj ekipaĵoj por lui
| Pied-irado | Speleologio |
| Ĉevalo-ekskursoj | 4X4 itineroj |
| Tandemoj (parapento/paraglisado, deltaplano, malpez-aviadilo kaj balono) | Motorboataj itineroj |
| Kulturaj vizitoj | Akva skiado |
| Arkpafado, vulpo-flugado, artefaritmura grimpado | Kanuado |
| Duoblaŝnura descendo (rappel) kaj roko-grimpado | ktp. |
Grupa restado
Persona evoluado, teama agado (por firma
oj)
ĝimkano
(grupetoj kaj individuoj)
Festoj
Laborgrupoj kaj kursoj
Parapentaj/Paraglisadaj teamoj (teknika helpo provizita)
ĉampionecoj kaj aliaj sportaj eventoj
Aliaj servo
Ĉevala prizorgo
Kursoj de
ĉevalrajdado
Kursoj kaj sesioj de astronomio, astrofotografio kaj planetario
Kursoj de parapentado/paraglisado
kaj deltaplano
Laborgrupoj de geologio kaj paleontologio
Agadoj de kampara turismo kaj aventuraj sportoj efektiviĝos pere de la kompanioj de la Valo de Àger: Escola de Vol Albatros, Venturàger-extrem, HÃpica de la Vall d'Àger, Activitats d'Oci Vall d'Àger, Entrenúvols kaj Grimpada. Cetere, estas en nia planado kunlabori kun la Centro de Observado de la Universo por astronomiaj rilataj agadoj kaj kun la Interpretada Centro de Montsec en la lanĉo de la novaj itineroj Arnau Mir de Tost (konkerinto de la okcidentaj katalunaj landoj en la saracenaj tempoj) kaj Gaspar de Portolà (unua guberniestro de Kalifornio) kaj organizi agadojn rilatajn al la loka geologio kaj al la paleontologio.
NATURA MEDIO
La Valo de Àger estas kampara areo kun
multaj turismo-funkciadaj
eblecoj. Ĝi estas ekonomia virga zono kaj ekologie bone konservita. La
ŝlosilo por la sukceso estas efika komunikado
kaj bona servo. La estonteca situo de
Pterodàctil del Pla d'Agulló estas je 2 km de la
vilaĝo Àger, mezvoje inter Àger kaj la akvobaraĵo Canelles kaj kun bona
konektado per asfalta
vojo. Ĉi tio tenos bonan komunikadon al la vilaĝo, sed samtempe
konservos la kvietecon
kaj trankvilan etoson en nia centro. Ĉi tio ankaŭ
certigas al niaj klientoj ĝuan restadon kun
la plej bona kvalito.
Kun la subteno de la Generalitat (kataluna
registaro), ni preparas
lanĉi la novajn itinerojn, Arnau
Mir de Tost kaj Gaspar de Portolà. Unu el la idealaj
komencantaj punktoj de la itineroj estos nomita la Centro de Montsec,
ĉe
kie
la novaj itineroj ankaŭ povas esti prezentitaj kaj
antaŭenigitaj al vizitantoj.
POTENCIALAJ KLIENTOJ
Kultura turismo
Familia kampara turismo
Internacia kampara turismo
Kompaniaj grupoj
Flugadaj pilotoj, BTT grupoj, grimpistoj...
Studentoj
KULTURA TURISMO
La valo Àger posedas gravan pitoreskan kaj
kulturan riĉecon, kun
difinitaj limoj en oriento kaj en okcidento pere de du gorĝoj:
Terradets kaj Montrebei (la sola senŝanĝa gorĝo
en la tuta Katalunio), kaj en la nordo kaj en la sudo pere de la
montaroj
Montsec kaj
Montclús. Ĉi tiu geografia izoleco determinis ĝian vastan
historion, komencante per
la Romia Vojo de la 2a jarcento, tra ermitejoj kaj romanikaj turoj
disvastigitaj tra la tuta valo, ĝis la grandega konstruaĵo de St. Pere
kiu, kune kun la malnova kvartalo kaj la preĝejo Sankta Vicenç estas
deklarita Nacia Historia
Heredaĵo. La historia riĉeco kaj heredaĵo de la Valo konsistas el
bonegaj
materialoj por ĉiĉeronataj vizitoj por vizitantoj specife
interesiĝintaj pri
antikva historio kaj arkitekturo.

La komplekso laŭplanite konsistos el du apartaj konstruaĵoj kiuj estas destinita por malsamaj celoj. Konstruaĵo A estos orientita de nordokcidente sudokcidenten. Ĝi provizos servojn por la taga agado kaj havos trinkejon, staplojn, kuirejojn, restoracion, akceptejon, servan areon, grandan verandon, kaj diafanan diversacelan ĉambron por diversaj agado. Ĝi estos la ĉefa loko en la infrastrukturo por provizi la necesajn ekipaĵojn kaj instalaĵojn por la praktiko de libera flugo. La verando permesas la tenadon de deltaplanoj kaj parapentoj/paraglisiloj, kaj parto de ĝi estos destinita al la zono de parapentanta/paraglisila faldado. Konstruaĵo B estos facanta de norde suden kaj provizos servojn por la nokto. Estas planite enhavi 10 apartamentojn kun kompleta banĉambro. Krome estos ekipaĵa ĉambro en la orienta fino de la konstruaĵo. Ambaŭ konstruaĵoj estos desegnitaj tiel ke plenaj klaraj vidoj de la pejzaĝo kaj la cirkaŭaĵo estos videblaj de iu ajn punkto kaj iu ajn orientiĝo en la konstruaĵoj.
Surfacoj de la serva areo.
KONSTRUAĴO A
A) Trinkejo
B) Distribuejo
C) Staplo-kuirejo
D) Personara necesejo
E) Kuirejo
F) Restoracio
G) Diverscela ĉambro
H) Necesejo
I) Diverscela staplo
J) Oficejo/Akceptejo
A. Trinkejo: Ĝi havos grandecon por 40 klientoj. La trinkejo
estos sufiĉa larĝa por permesi du aŭ tri kelneroj labori samtempe.
B. Distribuejo: Ripozejo kaj aliro al la restoracio kaj al la
diverscela ĉambro.
C. Staplo-kuirejo: Ĝi havas aliron al la kuirejo kaj al la ekstero.
D. Personara necesejo.
E. Kuirejo: Ĝi havas spacon por fridujoj kaj frostigujoj, kun aliro al
la trinkejo,
al la restoracio kaj al la staplo. Ĝi estas orientita al la nordo por
ricevi
minimuman sunigadon.
F. Restoracio: Ĝi estas planita por grandeco de proksimume 60 gastoj.
Ĝi estos apud la trinkejo
kaj la diverscela ĉambro kiu estos uzita kiel plivastigo
de la
restoracio en la kazo de grandaj festoj kaj bankedoj.
G. Diverscela ĉambro: Ĝi estos izolita akustike
por provizi la plej bonan etoson por agadoj kiel kursoj, prezentoj,
retaliro, renkontiĝoj,
malgrandaj solenaĵoj kaj tiel plu....

H. Necesejo.
I. Diverscela staplo.
J. Oficejo/Akceptejo.
Surfacoj de la loĝeja areo
KONSTRUAĴO B (APARTAMENTO)
A) Kuirejo - Manĝoĉambro
B) Distribuejo
C) Banĉambro
D) Dormoĉambro
E) Salono - Dormoĉambro (unua etaĝo)
Apartamentoj: Estas planite konstrui 10
apartamentojn kun grandeco po 4 al 5 homoj
ĉiu.
Ĉiu apartamento havos du duoblajn ĉambrojn, kuirejo - manĝoĉambron kun
sofo,
kompletan
banĉambron kaj veranda areo. Ĉambroj estos ekipita per televido kaj
retaliro tra ŭifio.
SUBĈIELA AREO
Subĉiela loko estos destinita por
libertempaj kaj refreŝigaj celoj. Ĝi inkluzivos naĝejon, sun-banejon
kune kun vesto-ĉambro,
lavadejaj
instalaĵoj, kaj infana areo kun ludoj taŭgaj por infanoj aĝaj de 0
al 12.
